#esperanto Ho, mi tre ŝatas novajn taglibrojn. Ili estas kiel novaj komencoj. :) Tamen, mi malamas skribi unuajn enskribigojn, ĉar mi neniam scias kion skiribi. Nu, mi nomiĝas Hito (aŭ “Heath”, angle), kaj mi loĝas en la varmega urbo de Aŭstino, Teksaso en Usono. Mi estas socia-laboristo tage, kaj post-universitata (“graduate” angle) studento nokte. Mi studas por mia “MSW” (post-universitata diplomo en socia-laborismo). Mi lernas, kaj uzas, la lingvon, ĉar mi kredas ke ĝi helpas nin konekti tra landoj, kaj lerni ke ni estas pli sama ol malsama. Paroli kun aliuloj, sen lingvaj limigoj, helpas ni konstrui supernacian komunumon sur la reto. Mi sentas ke la lingvo subtenas mian idealoj de paco, kompreno, kaj frataro. Ŝajnas naiva? Nu… mi estas socia-laboristo; mi vere estas idealisto :)
-
ukulelulo posted this